Autumn is on its way! The stint of cooler weather in my part of the country has me in a mode of nostalgia for seasons past. So, I thought I’d share one of William Auld’s fall-themed poems, entitled “Septembra Mateno” (September Morning). Not only is it a great, short piece, but it also illustrates examples of poetic omission of suffixes in Esperanto poetry. Of course, you don’t need to contemplate all the technical aspects to appreciate the poem. Enjoy!
Kartonajn siluetojn de uzinoj
ĉe l’ horizonto iluminas suno.
Ĉi aŭtobuso glisas tra l’ scenejo
kun plena ŝarĝ’ de plusrolantoj fuŝaj.
Leviĝas la kurteno. Sur fotelo,
cinika karapaca kritikisto —
Dio — la manojn plektas sur la sino
kaj lace atendadas la kutimajn
replikojn netrafitajn, troajn gestojn,
parolojn forgesatajn, de ĉi trupo,
kiu sensuke ludis jam milfoje
gurditan dramon de verkisto Dio.
Diablo! — (ĝemas Dio sur fotelo) —
kia rimedo perlabori panon:
ĉeesti tiajn aĉajn komediojn!
Kaj dum la teatraĵo disvolviĝas,
Li forŝteliras al tavern’ apuda.
(As featured on Don Harlow’s Esperanto-Literatura en la Reto.)